Mi sentas min, kvazau^ mi konas au^torojn de TTT-taglibrojn, kiun mi legas ofte. Kiel estro de mia propra domajna nomo, eble mi penos skribi taglibron ankau^. Kiel ajn opinias kritikistoj de TTT-taglibroj, estas pli bona uzo de mia tempo ol els^uti bildojn de mia kato.
Vi povas ankau^ legi mia logo en la angla.
Rice: S-ro Roemer, lau^difine, ni ne havas sufic^ajn informojn, ni ne havas sufic^ajn protektojn, c^ar la atako okazis -- lau^difine.
Mi volus provi tian ekskuzon sur miaj profesoroj.
Kie estas vian raporton?
Vi ne donis al mi sufic^an tempon.
Mi donis al vi tri semajnojn!
Mi scias, sed lau^difine, vi ne donis al mi sufic^an tempon, c^ar mi ne finis g^in -- lau^difine.
[Ed.: Mi diras tiun sur La Prezento de Randi Rhodes. Randi respondas, Ah! Mi s^atas tiun! Tiu efikas por mi, krom ne diru g^in tro lau^te, c^ar mi havas infanon, kaj se s^i au^das tiun, la sekvantan ion vi konas, s^i diros al mi, ke s^i ne faris sian hejmtaskon, c^ar lau^difine, ili ne donis al s^i sufic^an tempon por fari g^in. Mi seriozas, tio estas kiel ekskuzon de dek-kvinjarulo pri kial ili ne faris ion.
]
Lacegigan sed amuzan semajnofinon. Mi vojag^is al Nov-Jorko por kontrau^milita mars^o hierau^, je la unua datreveno de la invado de Irako far nia nacio. Paslog^is kun Camille kaj Mike, kiuj venigis min al teatraj^o, vendredon. C^i-matenon, mi kantis kun ilia h^oro, tiam ac^etis japanan importon de DDR Extreme en la C^inkvartalo, antau^ iri hejmen.
Karnavala Scio estis flankspektaklo kun historia leciono. Ekzemple, Todd Robbins vin informas pri la homa blokkapulo
, tiam martelas najlon de kvar kaj duonan colojn en sian naztruon. La homo antau^ mi timkau^ris kaj malkreskis en sian sidejon, pliamuzige.
S^i ankau^ sin ekretiris c^e c^iu krakmac^o, dum li mang^is lumampolon. Mi lin kandidatigus por premio de Tonc^jo por Plej Bona Ludado far Lipo por lia ekskvizita esprimo, muelante vitron inter siaj dentoj.
Todd diras ne nomu lin monstro, c^ar li ne meritas la terminon. Veraj monstroj estas la reg^ularon de la flankspektaklo
, kaj estas pli dificila trovi nuntempe. Reprezentanta verajn monstrojn estis Jennifer Miller, mac^eto-j^ongla barbulino, kiu s^ajne anstatau^is Malgranda Jimmy, dancantan hometon en sunkasko bildigita en iliaj programoj. Kontrasto de Todd inter veraj monstroj kaj memfaritaj monstroj min memoras pri linio el
epizodo de X-Files [Ikso-Dosieroj]:
D-ro Blokkapulo: Dudek unua jarcenta genetika ing^enierado ne nur elradikigis la Siamaj g^emeloj kaj la aligatoro-hau^taj homoj, sed vi apenau^ povos trovi, ah, etan pretermordo au^ ne-tiel-altan zigomon. Vi vidas, mi vidis la futuron kaj la futoro tute similas lin. (Li indikas Mulder, kiu staras antau^ remorko, piedo sur s^tupo, mano sur sia kosko, kun fora aspekto simila al moda modelo.) Imagu dau^ri vian tutan vivon aspekti tiel. Tio estas kial lasis ja al la memfaritaj mostroj, kiel min kaj la Enigmon, rememorigi homojn ...
C^e la alia fino de la hierarkio, iaj flankspektaklaj aktoj estas simplaj akrobataj^oj kiu iu ajn povas fari. Por pruvi g^in, li selektis membrojn de la c^eestantaro por veni scenejen por ilin fari. Iu desktra renomig^is Madame Electra
. Li igis s^in sidis sur puce pentrita kaduka elektra seg^o kaj donis al s^i longa fluoreska lumampolo, kiu eklumis. Mike kaj tri aliuloj igis La Flugantaj Ebola Fratoj
, kaj prezentis la miriga kontrau^gravita mort-defianta homa breco.
Iru pli frua ol ni faris. La biletejo donas al vi strion da kvin biletoj por ludi karnivalajn ludojn apud la koktela drinkejo, kiel knaligi balonojn au^ faligi laktobotelojn. Mi elspezis la miajn por saketoj da krakmaizo.
Sabaton, mi kunig^is kontrau^militan mars^on, kiun United for Peace and Justice nomis La mondo ankorau^ neas al milito
. Bona tago por promeno c^irkau^ Manhattan. Ne tro frida por marto, kvankam ventis. Barikadoj lau^longe de la trotuarrandoj limigis nin c^e la centro de la strato, ne enfermis nin al unublokajn striojn da trotuaro.
Sbiroj konfiskis signojn, forprenis la bastonojn, kaj revenis la afis^ojn. Mia signo estis longa blua balono, kiu mi portis el la teatraj^o. (Domag^e mia flava balono ne dau^ris la nokton; Mi povus g^in tordi kiel flavan rubandon.) Pluraj protestantoj interpretas mian balonon kiel s^ercon pri la malpermeso de signoj sur bastonoj. Ili s^ercis, Ha, ili lasis vin alporti g^in?
au^ Devu prigardi g^in!
Demandita pri kian mesag^on la balono komunikis, mi replikis, Erik, jen mi tie c^i.
Erik kaj mi planis mars^i kune, sed ni maltrafas nian rendevuon en kafejo antau^ duona horo, kaj mi neniam lin trovis meze de la svarmanta 100,000.
Se mi deziris signon, United for Peace and Justice disdonis la ilian muntig^atan sur kartonaj tuboj, kie la mars^o komencas. Kartonaj tuboj s^ajnas abunda en vestkvartala rubo. Pluroj servis kiel improvizitajn flagstangojn por palestinaj flagoj. Mi s^atas la netaj Re-venku Bush
signoj, kvankam mi pli atentas la manliterigan.
Malmultaj pupoj c^i-okaze, sed ulo pus^is c^irkau^e ligna modelo de petrolputo sur rulframo. Eble la sbiroj lasis lin alporti g^in c^ar g^i estis tro granda por uzi kiel armilon.
En malg^ustaj manoj, ec^ balono esti armilo. La pasintnokton, mi lernis, ke vi povas s^ovi vian fingron en la malsupro kaj g^in pafi for kiel misilon. (Mi informig^is, ke tiu efikas sur ankau^ iaj ulic^oj.) Mi aplikis tiun lecionon por lanc^i mian balonon al iu, portanta maskon de Donald Rumsfeld, la sekretario pri defendo, kiu avide karesis grandan aeritan globon per sanga-manaj gantoj.
Se mi pli proksimas al la barikadoj, mi eble povus provi al la urbestro de Novjorko. Michael Bloomberg preterpasis ekster la barikadoj kun kameraistaro kaj kompletoportanta c^irkau^antaro. Probable membroj de lia oficistaro, sed mi imagis ilin kiel korpogardistojn preparig^itajn preni balonon por lin. Homoj proksimaj al la barikado lin rekonis kaj huis.
Mi surprizig^is ke Dennis Kuchinich venis paroli, kvankam kelkaj subtenantoj en la amaso portis liajn kampajnajn glumarkojn au^ insignojn. Iu alternigis siajn manskrikajn signojn, kiu tekstis Kie estas Kerry?
kaj Dio donu Kerry la kurag^o de Kuchinich
. Kompreneble kongresano, kiu serioze enkondukis bilon por krei kabinetan departmenton pri paco, venus al kunveno por paco.
Artistoj por Paco havis standardon kun feltmarkila prezento de majstroverko de Picasso Guernica, bildiganta la hororoj de milito. (Simbole, la Unig^intaj Nacioj pendis drapiraj^on sur tapiserio de Guernica kiam Colin Powell, la sekretario pri s^tato, klopodis persvadi la Konsilio de Sekureco apogi milito kontrau^ Irako, per prezentado de falsaj indikaj^oj de armiloj de amasa detruo.) Sed mia preferataj signoj havis nur foto kaj nomo de unu da centoj de usonaj soldatoj, kiu mortis en Irako, ne defendante ilian hejmolandon kontrau^ fremda minaco, sed por invadi feblan, petrolric^an nacion sen armiloj de amasa detruo, kaj sen c^eneroj al al-Qaida au^ 9/11.
Bilionuloj por Bush kontrau^-protestis
.
Ni pagis bonan monon por tiu c^i prezidento!
Prenu oficon, liberalulo!
Kvar plu militojn! Kvar plu militojn!
Kiam protestantoj c^antis, Kiel demokratio aspektas?
Tiel demokratio aspektas!
, la luksaj Bilionuloj portantaj iliajn bulc^apelojn kaj tiarojn rec^antis, Kiel plutokratio aspektas?
Tiel plutokratio aspektas!
Ilia troiga subteno s^ajnas amuzega.
Post kiam c^iuj da parolantoj finis, homoj tamburis per plastaj siteloj dum aliaj dancis. Kiam salti c^irkau^ min lacas, mi penas improvizi kun la tamburantoj per ritma grincado de mia balono.
Raporto de NY1 poste diras, ke g^i estis malpli violenta
ol iuj pasintaj protestoj. Kvazau^ paca kontrau^milita protesto estis surprizinda. La sola malakordo, kiun mi vidis, estis lau^ta argumento inter du homic^oj pri la signifo de signo de homino, Finu zionismon kaj c^ian racismon
. S^i devus anticipi, ke tiu mesag^o ofendos iun.
Hodiau^, kvankam mi estas ateisto, Camille kaj Mike venigis min al ilian prezento de Interfaith Fellowship fronte al Carnegie Hall. Ni venis je unu horo frue c^ar ili havis h^oran praktikon. Mi invitig^is kanti kun ili. La muzika direktoro s^atis mian sonon, do mi kunigis la h^oron dum la prezento.
Kunig^u
estas amuza prezenti en stilo de evangelia h^oro. Starante antau^ c^iuj sur lacaj piedoj, mi pervolis mian kruron halti anksii. Sed baldau^ mi balaig^as for. La preg^ejanaro staris kaj plau^dis lau^takte dum ni kantas la refrenon, Venu homoj nun, ridetu fraton, c^iuj ajn kunig^u, penu ami un' l'alian, ja nun.
G^i estis unu da la c^efpartoj de mia semajnofino.
Iain Merrick recenzis Prince of Persia: The Sands of Time [Princo de Persio: La sabloj de tempo], komparinte g^in al le parkour, urba sporto de irado el loko al loko, elegante kaj efike salti kaj grimpi super iaj ajn obstakloj.
Le parkour interesus grande adoleskan min, se mi konis g^in. Mi altecofilie ascendis sur tegmentojn, por vidi kion mi povis. Mi kuras trans lignajn barikadojn por amuzi. Eble mi ig^us estunta parkouriste.
Premiero José María Aznar penis fari per 11-M kion George W. Bush faris per 9/11: cinike ekspluati nacian tragedion por ataki homojn kiu ne temas pri g^in. Hispanio voc^donis for lin c^ar li estas malrekta mensogulo, ne por kapitulaci al teruristoj.
[dau^rig^ota ...]
Bedau^rinde, la Demokrata partio estas baldau^ akceptonta John Kerry por prezidento.
[dau^rig^ota ...]
Kvankam mi prenas politikajn artikolojn far The New York Times [La Novjorka Tempo] kun iom da rezervo kaj scio de ilia partizaneco, mi tamen anticipas pli bone de nia s^ang^ebla j^urnalo de kroniko
ol apreci kandidatojn per iliaj horoskopoj:
[dau^rig^ota ...]
The Associated Press [La Asociita Gazetaro] raportis la plej malfruan motivon de John Ashcroft por nia antau^evita
milito de agreso kontrau^ Irako:
Pasinta uzado de
mava kemiokajmava biologiofar Saddam Hussein kaj la minacoj, kiun ili pozis, pravigis la militon en Irako ec^ se ne armiloj de amasa detruo estas ec^ trovita, U.S. Prokuroro John Ashcroft diris lundon.
Hej, mi prenis tiujn c^i kurzojn, kiam mi studis por mian bakalau^ron de mava scienco! (Ili diras ke mi neniam trovos oficon kiel frenezan scientiston en hodiau^a ekonomio, sed mi montros ilin! Mi montros ilin c^iun! Ha ha ha ha ha!)
Mi esperas ke tiu ne rezultigos striktig^i kun mava scienco. Malhelpus miajn malhelajn ambiciojn se la sekva FBI bulteno igos policon prizorgos, ne nur por homoj kun almanakoj kaj mapoj, sed ankau^ por homoj kun lernolibroj pri kemio kaj biologio.
Trevor Richards translog^ig^is el Johannesburg, Sud-Afriko, al Omaha, Nebrasko, je 1997.
Antau^nelonge, tri triajaruloj afis^is afis^ojn kaj cirkulis peticion por reklami lin por premio de Plej Alte Atinginta Afrika Usona Lernanto
de Westside Mezlernejo. Pro ilia kampajno, ili kaj Trevor suspendig^is.
Kial? C^ar Trevor estas nesufice nigra. Li estas pozitive blanka.
Afrika usonano
estas maltrafa eu^femismo, kiun usonanoj, kiu timas diri nigra
, uzi por aludi nigrajn usonanojn, kiu ne estas el Afriko. Mi ec^ au^dis g^in aludi nigrajn Afrikanojn, kiel Nelson Mandela, kiu ne estas el Usono.
Estante samimpertinentulo, mi aplau^das Trevor kaj liajn subtenantojn por ilia satiro. Westside Mezlernejo devus esti nominta honeste ilian premion, Plej Alta Atinginta Nigra Lernanto
, se g^i estis, kion ili volis diri.
Fi al Westside. Anstatau^ kapti instrueblan momenton por diskuti diskriminacion, ili punis la infanojn por embarasi la maturulojn.
L. Ross Raszewski diris al min pri alia incidento, pri kiu tio c^i lin memoras. La nigra lernejestro de Kent Insulo Mezlernejo en Stevensville, Marilando kau^zis tumulton per kunvoki specialan kunvenon por minoritatoj
, sed malpermesis lernantojn de hispana, azia, au^ aborigina amerikana deveno. Nek homidinojn nek samseksemulojn, krom se ili estis nigra. Tie, minoritatoj
signifis nur nigrulojn.
Nancy Pelosi, Demokrata partiestro de la Domo de Reprezentantoj, havas timigan rideton, kiu neniam atingas s^iajn okulojn. Donante sian opinion al la stato de la Unio adreso de nia frau^da prezidento, eble por maski reakuratig^i al sian telesuflorilo, s^i pau^zis kaj interpunkciis siajn vortojn per plasta rideto. Ec^ kiam s^i temas pri la dismultig^o :-) de armiloj :-) de amasa :-) detruo :-)
. Kiel senanima!
Raportante spamon per SpamCop hierau^, mi rimarkis ion, kiu havas kuriozajn c^apojn:
[dau^rig^ota ...]
Miaj amikoj Haze, Dan, kaj Lisa alvenas por festo je Novjara Antau^vespero. Ni pasigis g^uindan horon, ekzercante miajn belajn novajn dancajn podiojn de Kobalta Flukso por Dance Dance Revolution [Danca Danca Revolucio], videoludo en kiu vi pas^as sur sagajn butonojn lau^ takto de danca muziko.
Miaj malnovaj duraj plastaj dancaj podioj de Topway bone servis min bone dum du jaroj da butonostampfado, sed la tempo jam venis por ilin retiri:
Mi ne sentos la mankon de la LED-oj interne de la butonoj, kiu lumig^is, kiam vi pas^as sur ilin. Ili beletas, sed ili estas por via c^eestantaro. Vi ne vidas ilin, rigardante la ekrano.
Podioj de Kobalta Flukso estas farita de leksano kaj galvanizita s^talo. Kvankam ili estas surprizinde minca, ili impresas multe pli peza ol miajn podioj de Topway. Peno postulig^is por pozicii ilin sur la planko. Jam ne glitadaj podioj! Ligante ilin per aluminia stango, mi povas ludi Duobla modalo sen riski, ke ili vagos aparte mezkante.
Reagema, ankau^. Pas^u leg^ere kaj fidu, ke sensiloj detektos ec^ mildan premon. Mi dancas pli rapide nun, plibonige mian ludon.
Se mi deziras ludi Pumpu G^in, alian dancadan videoludon, kiu uzis diagonalan sagojn kaj centran butonon anstatau^ c^efajn sagojn, mi povas ebligas la centran panelon, per mals^rau^bi g^in kaj forigi pecon da ligno.
Mi amas tiu c^i podiojn!
Ne gravas al George W. Bush, kiom da vivojn li oferbuc^as por akiri petrolkampojn.
Mark Miller praveblas, kiam li diras, Mi pensas, ke Bush estas psikopata personeco. Mi pensas, ke li nekapablas kunsenton.
Miller kolektis vorttordojn de Bush por sia libro nomata The Bush Dyslexicon [La Bush disleksikono], kaj eltrovas modelo sub kiajn aferojn Bush povas diri facile, kaj kiajn li ne povas diri sen stumbli.
Li havas ne problemojn diri senpripense, kiam li diras pune, kiam li parolas pri violento, kiam li parolas pri veng^o.
Kiam li pavas kaj brubatas sian bruston, sia sintakso kaj gramatiko estas bona, Miller diras.
Estas sole, kiam li saltas en la sovag^an bluan foraj^on de kompato, au^ idealismo, au^ altruismo, ke li faras tiajn amuzegajn erarojn.
Miller atribuas multe per memorinda misdiro:
Trompu min unufoje, fi ... fi al ... vi.Longa, nekomforta pau^zo.Trompu min-- ne povas trompig^i denove!Ludigita por ridado c^ie, Miller vidis mallumecon subkus^ita la misdiro.
Estas epizodo de Happy Days [Felic^aj tagoj], en kiu La Fonz devas diri, Miller diras.Mi bedau^raskaj ne povas fari. La samo
Kio estas rivelig^a pri tio, estas, ke Bush ne povus diriFi al mipor savi sian vivon. Tio estas komplete fremda ideo al li. Tio c^i estas ulo, kiu absolute fieras de sia ajn nefleksebleco kaj g^usteco.
Torturi bestojn por amuzi estas averta signo de psikopatig^a infano. Terry Throckmorton, infanag^a amiko de Bush, rikontis al New York Times raportisto, ke tiel infanaj
Ni estis terura al bestoj, memoris s-ro Throckmorton, ridita. Mallevo malantau^ la hejmo de Bush ig^is lageton post bona pluvo, kaj miloj da ranoj elvenis.
C^iuj prenus globlagrajn pafilojn kaj pafus ilin, s-ro Throckmorton diris.Au^ ni metus fajraj^etojn en la ranoj kaj j^etus ilin kaj eksplodigus ilin
Kelkaj aferoj montris la mensogon de lia kompata konservativismo
sur la kampanja pado. Li fridkore mokis telesendan peton por pardono de Karla Baye Tucker. Intervjuinta Bush por Talk je au^gusto 1999, Tucker Carlson (nun konservativa gastiganto de Crossfire) rikontis:
En semajnoj pri la ekzekuto, Bush diras, Bianca Jagger kaj pluraj aliaj protestintoj venis al Austin por postuli pardonon por Tucker.
C^u vi renkontis iun?mi demandas.Bush vipas c^irkaue kaj fiksrigardas min.
Ne, mi ne renkontis iun, li knalas, kvazau^ mi j^us demandis la plej stultan, plej ofensivan demandon iam faritan.Mi ne renkontis Larry King ankau^, kiam li alvenis por g^in. Mi spektis lian intervjuon kun [Tucker], tamen. Li demandis al s^in vere malfacilajn demandojn, kielKion dirus vi al s^tatestro Bush?Kio estis s^ia respondo?mi scivolas.
Bonvole, Bush ploretas, siaj lipoj faltigis en falsa senespero,ne mortigu min.Mi devas aspekti s^oke -- moki la petojn de kondamnita prizonulo, kiu poste ekzecutig^is, s^ajnas stranga kaj kruela, ec^ por iu tiel militeme kontrau^krima, kiel Bush -- c^ar li tuj c^esas ridetac^i.
Estas malfacilaj^o, Bush diras, subite sombra,sed mia ofico estas efikigi la leg^on.Kiel montrig^is, la Larry King-Karla Faye Tucker inters^ang^o, kiun Bush rakontis, neniam okazis, almenau^ ne en televizio. Dum s^ia intervjuo kun King, tamen, Tucker ja implicis, ke Bush cedis al elekto-jara premo el mortpuno-favora voc^donintoj.S^ajne Bush neniam forgesis g^in. Li havas longan memoron por malrespektoj.
Trompu min unufoje, fi al vi. Trompu min dufoje, fi al mi.
Fine, mi havigis mian sanktan gralon -- stirlicencon lau^ mia nova nomo.
Antau^ malmultaj jaroj, mi s^ang^is mian nomon al Robin Lionheart, nur per adopti g^in. Mia serc^o estis leg^e s^ang^i mian nomon sur c^iajn identigojn sen korta procedo.
[dau^rig^ota ...]
Fridiga Efikoj afis^as prinotitan version de leg^a minaco, kiun mi ricevig^is el Consumers Union [Unio de Konsumantoj] antau^ paro da monatoj.
Consumers Union [Unio de Konsumantoj] retpos^tis al min leg^a minaco por iu resumoj da recenzoj el Consumer Reports [Raportoj de Konsumantoj] en Amway: La Nerakonta Historio
. Kiel desapontiga ricevi senfondajn minacojn el kompanio, kiun mi respektas.
Televida reklamo de Wal-Mart montras laboristojn kiu priparolis kiel mirinda estas labori tie.
Ni ridas. Ni ridas Wal-Mart-on.
Jes, ankau^ mi ridas Wal-Mart-on. Precipe kiam ili reklamas ilian opresan laborejon kun frazoj similaj al Wal-Mart estas granda loko labori por iu.
Parolado de nia c^ef-frau^do hodiau^ povus fari bona drinkludo. Drinketu kiam ajn Bush diras mavo
, teruro
, imposto
, negoco
, au^ mono
.
Ekzample, trinketu dufoje por Nia milito estas milito kontrau^ mavo. Tiu c^i estas klare kazo de Bono kontrau^ Mavo.
Trinketu dufoje por Kiam ili diras ke levo en impostoj helpos la nacion resanig^i -- ne sur mia morta korpo ili levos viajn impostojn.
[dau^rig^ota ...]
Post c^irkau^ la 11-a ripeton de la filmo de la turoj disfalintaj, mi sin trovas malsentivig^a. Sed pasintnokte, ABC montris kelkajn minutojn da filmo en kiu fajrobrigadistoj fosas en vasta kanjono de rubo, prezentas siajn respektojn al forbrula s^elo de fajrokamiono, rampas tra gipso sub traboj serc^e de aerkavoj. G^i revivigis la hororon por mi.
Poste ili havis alian pecon, kiu komencis kun eltondo de Bush babilac^anta ke Usono atakig^is c^ar g^i estas brila gvidlumo de libereco, tiam diris ja vere tiu ne estas kial tiu c^i okazis au^ kial tiuj c^i homoj celebras. Tiam ili mallonge menciis plurajn rezonojn kiam Usono estas tiom malamita. Ni bezonas plu raporton kiu ne malakceptis la
atakojn kiel sensencan
.
Multajn raportojn de malamo kaj violento kontrau^ arabaj usonanoj, simila al okazoj post la bombado de Oklahomo-urbo. Vokanto al WNYC menciis signon en Novjorka fenestro kiu tekstis, POSTULU NUKLEAN RESPONDON
. The New York Times [La Novjorka Tempo] citis Zell Miller, senatano de Georgio, dirante, Mi diras, bombu ja amasege ilin. Se estos akcesora damag^o, estu kiel ajn. Ili certe jug^is niajn civilulojn esti konsumebla.
Kaj post kiam ni bombu ja amasege
Kabulon, c^u Zell Miller elirus sur la stratoj kaj huraus kun la aliaj furiozigaj usonanoj, simile al la svarmo de palestinanoj de U^esta Bordo?
Mi deziras ke homoj komprenus, ke la malamo, per kiu ili tiom senzorge postulas bombi senkulpajn civilulojn, estas la sama malamo, per kiu teruristoj fride detruis niajn senkulpajn civilulojn en la G^emelaj Turoj.
C^e raporto en la Pentagono antau^ parolo de nia frau^da prezidento, senatano John Warner de la Komitato de Militistaroj deklaris, C^i tiam estas ja la plej tragika horo de la historio de Usono.
Ne, la plej tragika horo de nia historio estis, kiam ni farig^is la unuan kaj solan nacion, kiu uzis atomikajn bombojn en milito, vaporiginte c^irkau^ 70,000 homojn (el tuta mortosumo de c^irkau^ 200,000). Ni ne estis la viktimoj tiam, sed tio estis preterdube la historio de Usono.
La Monda Komerco-Centro disfalis. Teruristoj koliziis avioj en la Mondan Komerco-Centron kaj la Pentagonon.
Mi televidis raportojn sur diversaj retoj pri la katastrofo. CN8 montris multe da amatora filmo. Havinte nenion diri dum g^i, ili babilis ion kiel tiu c^i estas la nekredinda filmo en kiu vi ja ne povas kredi ke tiu c^i okazas en Usono
.
BBC Ameriko informis min pli pri la atakoj post 10 minutoj, ol CNN dum la antau^a horo.
Dirantaj kapoj sur la Fox News Channel, la plej partizana nomo de novaj^o
, aludis premon sur aliaj registaroj proponi ia celon por milita respondo
. Ankau^ la kominikiloj serc^as por propeka kapro, propante c^iun konatan terurisman grupon kiun ili povis memori.
La plejmulto tuj indikis Usama bin Laden, dubinde asertinte ke nur lia grupo estis sufic^e orda sukcesigis tiun c^i.
Unu reto mortris filmon de palestinanoj en U^esta Bordo huraintaj pri la detruado. Telefone, c^efraportistoj demandis al fremda korespondinto en Palestino, kiel ni povus kredi ilin kiam ili diras ke ili ne koncernis g^in. Kvankam celebrado de morto kaj detruo hontindas, mi pensas ke mi komprenas kial palestinanoj, kies hejmoj bombardig^as tage per usonaj bomboj, povus hurai pri la nepenetrebla Usono fine frapig^is severe.
Plu muelotaj^on por propaganda grenmuelejo. Tiu memoras min pri neresponsaj akuzoj post la bombado de Oklahomo-urbo, c^efe al bin Laden.
Horojn post la bombo eksplodis, CBS-an Vespera Novaj^o elstarigis Steven Emerson, c^iea
spertulo de terurismo, kiu avide prezentis liajn antau^jug^ojn kiel objektivan analizon:Tiu c^i estis farita kun la intenco trudi tiom da viktimoj lau^eble. Tiu estas Mez-Orienta trajto....
The New York Times [La Novjorka Tempo] spekulativis en g^ia unua tago de raportado pri kial teruristoj atakus en Oklahomo-urbo:
Iuj Mez-Orientaj grupoj havis kunvenojn tie, kaj la urbo estas hejmo dal almenau^ tri moskeoj.
La kulpulo rivelig^is esti nur malplac^a usonano Tim McVeigh.
Antau^ sin kas^i, nia anstatau^a prezidento penis s^ajni prezidenta (dum misprononcado de vortoj kiel appropriate
). Usono ja c^asos kaj punos tiun responsa por tiu c^i malkurag^aj agoj,
Bush zumadis en tiom senemocia voc^o, li povis esti parolinta pri sociala asekuro.
Ni kredeble fiksig^os sur iun celon por fleksi nia enorma armeo al, kun multe da batado de drumoj kaj kunvenado de popola subtenado, anstatau^ reg^ustigi merititajn plendomotivojn sub tiom profunda malamo de nia nacio.
[Ed.: Filmo sur CNN de palestinanoj celebrantaj sur la stratoj de Nablus veras, malgrau^ onidiroj ke g^i datig^is de 1991 kaj montris palestinanojn huraantajn la Golfan Militon.]
Miksaj^o de krespo kovris plankon de mia mang^os^ranko, el skatolo kun truo s^irita en flanko. Bestaj piedsignoj kondukas for. Mi pensas, ke mi scias, kiu la kulpulo estas.
Antau^ unu-du semajnoj, mi au^das kolizion en la kuirejo kaj venis sob por konstati, ke prociono mang^as mang^aj^on de mia kato, Velkro. G^i s^iris truon en angulo de mia ekranoporto.
Kiam g^i sekvafoje revenis, faktoto, kiu faris riparaj^ojn, postkuris g^in c^irkau^ la domo kaj sor arbo. G^i restis sor tie dum horoj.
Mi ne vidis g^in dum iom da tempo, do mi forgesis g^in kaj malatentis fiksi la ekranoporton. Mi ne ree faru tiun c^i eraron.
Mia patro suferis kordoloron dum brig^a turniro en Tulsa. Felic^e, lia partnero, kiu kunhavis hotelan c^ambron, c^eestis kaj tuj vokis ambulancon. Li havis kvinoblan c^irkau^iron.
Nun li estis ekster fako de intensiva zorgo, sed li ne povas reveni hejme antau^ plurajn semajnojn.
[Ed.: Mi povis s^erci, ke mi esperas, ke la fantomoj de la c^enletero nun trankvilas, sed ne estas ridinda afero.]
Mia fratino sendis al mi la plej viv-minaca c^enletero, kiun mi iam legis.
[dau^rig^ota ...]
Mi legis artikolon far BBC, kiu diras, ke la Oksforda Angla Vortaro j^us aldonis la favoran interjekcion de Homer Simpson, doh!
.
Simile al la Enciklopedio Britanika, g^ia TTT-ejo bezonas subskribon, sed g^ia novaj^a rubriko havas la difinon.
La plejmulto da kinoj estis tro formula kaj prognozebla. Mi preferas kinojn, kiu min surprizas au^tenitike per lertaj intrigaj tordoj, ne per muzikaj pikoj kaj risorto-s^arg^aj katoj. Mi precipe amas tordajn finaj^ojn, kiu rivalas ke nenio estis kion g^i s^ajnas, sed retrospektive c^io senseblas. Tian kinon mi g^uas respekti, rimarkante subtilan indicon, kiun estis tie la tutan tempon, kaj estimante tiel la intrigo kunsidas.
[dau^rig^ota ...]
Germana TTT-desegna artikolo pri ligilaj piktogramoj ligis al mia TTT-pag^o:
Neben erklärenden Icons werden vereinzelt auch Farbcodierungen des Textlinks eingesetzt, um dem Leser zu signalisieren, ob ein Icon zu einem ergänzenden Dokument auf der eigenen Site oder nach draußen führt. Gewohnt minimalistisch erfolgt der Einsatz dieses Mittels bei Ralph Segert, während die Bösewichte von cphack.robinlionheart.com eine eher farbenfrohe Variante vorstellen.
Nature, mi scivolegis, kio signifis farbenfrohe Variante
. Babelfish proponis kolor-g^oja varianto
por traduko. Kiel delektinda! Sed tiam simila angla lokucio color-happy
venis al mi.
Per Babelfish kaj pos^a germana-angla vortaro, mi tradukis:
Krom klarigaj piktogramoj, ankau^ uzig^os sole koloraj kodoj de tekstaj ligiloj, por al la leganto signali, c^u piktogramo al suplementa dokumento en g^ia propra ejo anstatau^ eksteren kondukas. Kutimaj minimumismaj rezultoj venas el la aplikado de tiu c^i rimedo far Ralph Segert, kvankam la friponoj de cphack.robinlionheart.com iom trokoloreman varianton prezentas.
[Ed.: Gunther Schmidl min informis, ke farbenfrohe
nur signifas multkolora
.]
En 1988, prezidenta kandidato George Bush akuzis sian oponanton, s^tatestron Michael Dukakis, pri esti karto-portanta membro de la ACLU [Unio por Amerikaj Civilaj Liberoj]
, kvazau^ apogi organizon por defendi la Bilon de Rajtoj estas kontrau^usona.
Mia karto de la ACLU alvenis pos^te hodiau^.
G^i estas truetara sekcio de ilia monpeta letero. Mia nomo kaj 16-dig^ita membra numero estas makule printita sur la fronto. Eble ilia printatoro bezonas pluan tonigan banon. La adreso de la ACLU estas malantau^e.
Ne telefonnumeroj por voki se la registaro opresus min, ne kuglo-signita listo pri bona konduto se la polico detenus min, ne lokoj, kie mi montrus tiun karton por diskontaj kau^cioj. G^i ec^ ne vere estas karto, nur truetara slipo.
Nu, pri kio estas kverelo?
Rozkolora slipo en mia leterskatolo hodiau^ min informis, ke mia leterportisto provis liveri atestitan leteron el Schwartz kaj Nystrom, kun revenotan kvitancon. C^ar Schwartz kaj Nystrom estis la jurista firmo, kiu pos^tis la spamitajn jug^alvokojn pri CPHack, kredeble g^i rilatas al mia duplikato de La rompo de Cyber Patrol® 4.
Oni diras, ke loterioj estas imposto por homoj, kiu mavas matematike. Sed kiom devus esti c^efpremio, por ke ac^eto de bileto prudentu?
Pasintsemajne, du homoj dividis $363 miliono, la plej egan c^efpremion premiita en Usono.
En tiu c^i loterio, la Granda Ludo, 5 globetoj eltirig^as el aro numerita 1-50, kaj unu Globeton de Granda Mono el aro numerita 1-36. La nombro de kombinaj^oj de c^efpremiaj numeroj estas ((50×49×48×47×46) / (5×4×3×2×1)) × 36, do la s^anco estas 1 el 76,275,360.
Loteriaj biletoj kostas $1, sed ilia efektiva valoro estas sumo de c^iu premio oble via s^anco por gajni g^in:
| Premio | # Korekta | S^anco | Valoro | ||
|---|---|---|---|---|---|
| Sumo | $0.1799 | + x / 76,275,360 | |||
| $1 | 0+GM | 1 : | 62 | $0.0161 | |
| $2 | 1+GM | 1 : | 102 | $0.0196 | |
| $5 | 2+GM | 1 : | 528 | $0.0095 | |
| $5 | 3 | 1 : | 220 | $0.0227 | |
| $100 | 3+GM | 1 : | 7,705 | $0.0130 | |
| $150 | 4 | 1 : | 9,686 | $0.0155 | |
| $5,000 | 4+GM | 1 : | 339,002 | $0.0147 | |
| $150,000 | 5 | 1 : | 2,179,296 | $0.0688 | |
| x | 5+GM | 1 : | 76,275,360 | x / 76,275,360 | |
Por ke valoro estu $1, x = $62,545,795. Tamen, la c^efpremio devus esti pli, por vi efektive retenas $62 miliono de via premio.
Taksante nacia kaj s^tata impostoj de la c^efpremio je proksimume 40%, multigu de 1.4, farante proksimume $87,500,000. (Mi devus kalkuli la imposton de la $150,000 premio ankau^, sed mi malzorga g^in. Nin interesas la Granda Mono, c^u ne?)
Ni elektus ricevi unufojan pagon anstatau^ 6% rento, c^ar ni povus investi g^in por pli bona interezo. Mi taksas, ke la unufoja pago estas duono de la nominala valoro de la rento. (50% sufic^as por takso. La loterio de Pennsylvania reklamas premiojn je $16M rento au^ $8M kontaj^o
, kaj gajnanto de $180 miliono prenas $90 miliono kontaj^an.) Do, por ricevi $87,500,000, la c^efpremio devus esti $175,000,000 rento.
Krom se pluraj homoj gajnas. C^i-okaze, du homoj dividis c^efpremion. Se la meznombro da gajnantoj de c^efpremio estas du, tio duoblig^us la c^efpremio, por ke bileto valoru $1, al $350,000,000. (Tamen, se la meznombro da gajnantoj de c^efpremio estus pli, la c^efpremio ankau^ devus esti pli.)
Do, tiu c^i $363 miliono loterio eble estis la unua loterio en usona historio, kiam bileto ne estis fripono.
Mi trovis analizon de Gilligan's Island [Insulo de Gilligan] de Transparency Now, kaj pasigis horojn tralegante la ejon.
Nova amiko proponis al mi Valoran Premion se mi povus helpi lin solvi datumbazan problemon. Jen tabelo B havas c^efs^losilon id. Tabelo A listigas transakciojn po almenau^ nul por c^iu id de tipo link_type. Li petis SQL-an demand-ordonon por listigi c^iun id el tabelo B, kiu ne havas transakciojn en tabelo A de link_type=2. Do mi ja donis al li solvon.
Por mia Valora Premio, li regalis min per vespermang^o kaj filmo. Dimanc^on, ni kunvenis c^e la Pokono Kinejo kaj Kafejo por spekti Snow Falling on Cedars [Neg^o falanta sur cedroj], melodramon pri murda proceso, kaj pri persekutado de japanaj usonanoj dum la mondmilito.
G^i estas vida titolo por vida filmo. La kamerao pau^zas por unuaplano de roso gutanta el folio, au^ por rigardi c^irkau^ bele meblita c^ambro, au^ por sorbi ravan pejzag^on. Do la filmo dau^ras nenecese longe, reigante demonstritajn intrigajn elementojn, precipe en la romantika subintrigo. Entrancigite per ekstravaganco, mi ne konstatis la lantecon de la filmo, g^is alia c^eestanto ekronkis.
La reg^isoro s^ajnas tra-vitro-videma. Ni observas tra malnova kaj neuniforme dika vitro s^miran proksimig^antan figuron, strabas tra neg^eropunktaj vents^irmiloj, rigardas tra fenestro, kiu reflektas ies vizag^on. Nek simbola nek signifa, nur motivo, kiel fumo de Ridley Scott agitfilmoj.
La filmo ne profundas. La moralaj demandoj ne kompleksas, kaj la roladoj ne tre nuancig^as. Sed g^i estas luksa festeno por la okuloj.
select id from B where id not in (select id from A where link_type = 2)Februaron, kiam mi translog^ig^is al la pensilvania Pokono montaroj, la Foxmoor Outlet Mall [Foxmoor Fabrika Bazaro] estis fermita vintre, atendanta g^is la turisma sezono c^irkau^revenos. Eh^ante tra la vaka bazaro, la sono de loka radiostacio disau^dig^is el megafonoj sur c^iu konstruaj^o, dum ni preterpasis malhelajn fenestrojn kaj aliris la solan apertan establaj^on c^e la alia fino, la kinejo.
C^i tie miaj gepatroj kaj mi spektis The Hurricane [La uragano]. Dum manpleno da filmspektintoj eliris la kinejo, ni babilis kun la kinejestro dum li enboteligis filtrita akvo el la refres^ig^aj^a disdonilo por porti hejme. S-ro Ripley pasigis du kvietaj semajnoj c^i tie, kaj eliris tiel kviete,
li repondas, kiam mi demandas pri filmo, kiun mi volis spekti, sed maltrafis.
Antau^ kiam li povis toleri la elspezon, li prezentis bonajn filmojn, kiun li volis prezenti, krom ordinarajn filmac^ojn el Hollywood, kiun li devis prezenti. Tamen, li diris al mi pri kinejo, c^. 20 km for, kiu prezentas sendependajn filmojn. La pasintan nokton kaj la antau^an nokton, mi veturis tie por spekti c^iujn tri filmojn, kiun ili prezentis.
La Pocono Cinema and Coffee Shop [Pokono Kinejo kaj Kafejo] apud East Stroudsburg Universitato postulas $8, $5 por studentoj. La kafejo vendas pastojn, kiel Snickers briketokuko kaj framba fromaj^okuko. C^iu eta tablo havas paron da ludoj, kiel s^aktabulo kaj Uno kartaro. Mi s^atas tian ejon.
Spektinte The Cider House Rules [La reguloj de la cidra domo], mi legvolas la romanon far John Irving, kiu lau^ oni estas pli bona ol la filmo. Mi kutime preferas spekti la filmon antau^ legi la libron, c^ar tio estas kutime vera (kvankam oni diras, ke American Psycho [Amerikana psiko] eble estas malofta escepto de la regulo). Sendube multo tondig^is por densigi g^in en nur du horojn.
Tiu c^i agrabla melodrama plenkreskig^a rakonto havas John Irving-eskajn karakterojn, kaj c^efroligis Michael Caine kaj Tobey miforgesas, kiu c^efrolis en Pleasantville. Sentimentaleco abundas, sed ne tro dense. G^i performas la interesa lertaj^o de forte subteni aborto dum ankorau^ ne debatindig^is. (Eble se g^i pli debatindus, kaj ne arang^us la kartaron favorege, g^i fartis pli bone. Manifestaj postenuloj mirakle pliigas biletvendadojn. Mi spektis la bonan filmon The Last Temptation of Christ [La fina tentado de Kristo] perverse c^ar zelotoj volas, ke mi ne povas g^in spekti.) Bonajn roladojn kaj usonan moralon pri fari proprajn regulojn, kiun mi eble pripensos poste. Se Tobey rolis ree en tian filmon, eble mi memoros lian surnamon.
Boys Don't Cry [Knaboj ne ploras] temas pri publikigita seksatenco kaj murdo de transseksulo Brandon Teena, jam unu ag^a homic^o en la c^eestantaro de kvar s^ajnis ne realizi g^in. S^ajne lia studenta filo entrenis lin. Dum kelkaj scenoj, Ffffft!
, li lau^te spiris tra siaj dentoj. Dum la sceno de la ekzameno en la hospitalo, li murmuris, ke li ne volis g^in vidi kaj eliris el la teatron por kelkaj minutoj. Kaj kiam la pafo krevigis Brandon, li diris oh!
desaponte, kvazau^ li jam esperis, ke c^iuj solvig^is en la fino. Egoismaj c^eestantoj povas kau^zi filmon temi iliajn personajn reakciojn.
Mi eble irus spekti American Beauty [Amerika beleco] nur c^ar mi s^atas la laboron de Kevin Spacey. C^ar mia plej bona amiko entuziasmig^is pri g^i, mi avidig^is spekti g^in, antau^ kiam mi vidis la titolon sur la markezo. (Ni kutime samopinias pri filmojn. Mi kredas, ke ni sole diferencas pri Fear and Loathing in Las Vegas [Timo kaj abomeno en Las Vegas].) Bedau^rinde, mi maltrafis la unuan prezentadon, sed g^ojinde, mi fine spektis g^in sur ega ekrano.
Sen diri tro multe, komence g^i estas dramedio pri misfunkciaj familioj. La karakteroj nudigas pli kaj pli da iliaj malhelaj (jam belaj) animoj, terure amuze. Tiam lertaj apudigoj, kiun oni priridas per, onin manfrapas apud la kapo. C^iu karaktero komence s^ajnis stereotipa, sed riveligas esti pli. Oni povus diri la saman pri la filmo. Subita neanticipa profundeco lantas post la fino. Du horoj tre bone pasigis.